11 de jan. de 2012

AMFORA AGENDO - 22 Gvidlinioj kaj la 16 Amforaj Nacioj

PREZENTADO

(Lasta ĝisdatigo de tiu-ĉi dokumento: la 8-an de Aprilo de 2011)


(01) Tiu-ĉi retpaĝaro (website) fariĝas publika kaj ebligas aliro de la tutamonda komunumo al la enhavoj ĝisdatigitaj de la internacia dokumento nomata AMFORA AGENDO, kune kun ĝia  ĉiama aldono nomata MONDAJ RETOJ DE AMFORAJ KOMUNUMOJ, en brazila portugala lingvo, kaj ankau kiel enir-linkaĵoj al similaj retpaĝaroj kie la sama enhavo povas esti trovita en aliaj lingvoj, el la plej internacie parolataj, precipe en la Okcidento.

(02) LA AMFORA AGENDO estas dokumento sem definita origino kaj ĝi naskiĝis pere de nenombreblaj volontaj kontribuoj, dum kelkaj jaroj, ekde 1998, kaj ĝi estis unue montrita pere de la ttt-ejo: http://www.agendaaquariana.org.br/, danke al apogo de la AURORA RETO, unu el la Mondaj Retoj de Amforaj Stacioj havantaj la perspektivon malkovritan de la AMFORA AGENDO.

(03) Alĝustigoj, se bezonataj, en la tekstoj  ĈEFA kaj ANEKSA estos ĉiam faritaj en la Portugala lingvo de Brazilo kaj, poste, tradukitaj al la ceteraj lingvoj, ĉiam lau respondeco de la DISVASTIGANTA KOMISIONO PRI LA AMFORA AGENDO, teamo volonte ŝirmita de la  AURORA RETO, internacia universala institucio  kun seĝo en urbo Irati (PR)/BRAZILO,havante humanecan kvaliton kaj nehavante celon profiti (Retadreso: agenda.aquariana.br@gmail.com ).

(04) LA AMFORA AGENDO kunigas dudek du (22) "gvidliniojn" au AGANTAJN VEKTOROJN prirespondajn por la agado faronta, pere de tutmonda reto, por la tuta planeda amfora komunumo, en ĉiuj kontinentoj, kvankam sen formala estreco de iu ajn tipo au naturo.

(05) La aneksaĵo MONDAJ RETOJ DE AMFORAJ STACIOJ, ĝiavice, prezentas la dekses (16) "ŝlosilojn" au “referencvortoj” pri ĉiu el la estontaj "Amforaj Nacioj",alnomo donita al la dekses (16) MONDAJ RETOJ DE AMFORAJ STACIOJ estantaj em procedo de memidentigeco mondskale komencante, inkluzive, por la nunaj ŝirmoj au rifuĝejoj, ekovilaĝoj, komunumoj, observatorioj, ripozejoj, ekologiaj kampodomoj kaj bienoj,organikaj deponejoj, bazoj por studado de nifoj, kolonioj de naturamantoj kaj grupoj de alternativa vivo, inter multaj aliaj iniciatoj, urbaj kaj kamparaj, tra la mondo.

(06) La traduko al aliaj lingvoj de la ĉefa dokumento  (AMFORA AGENDO) kaj de ĝia aneksaĵo (MONDAJ RETOJ) estas libera kaj devu esti disvastigita kune kun la dato de la portugala versio uzita kiel bazo por la traduko kaj la URL kie trovi la ĝisdatigita versio, la jena:


La ideo estas ke la disvastigo de la AMFORA AGENDO, en pluraj lingvoj, povu esti farita tra la mondo kun minimuma kohero. 

Dankon / Atente,

Komisiono pri Disvastigado de la Amfora Agendo  (Brazilo)

  
MALFERMO


Fratece korligitaj, ĉiuj individuoj partoprenantaj de la kreskanta amfora familio, en amora agordo de celoj, el la plej superaj niveloj de Konscio, kunordigas siaj superaj voloj kaj siaj praktikaj agoj cele manifesti en la fizika realaĵo, ekde nun, la AMFORAN CIVILIZACION, en GAJO (la Planedo Tero), por ke ankau tiu loko de la infinito povu deveni, same kiel pluraj aliaj mondoj, reduto de paco, de vera fizika kaj spirita prospero, de vero de unu al alian kaj de malfermo al la Infinita Kosmo, kauzo pere de kio, en komuna agordo, bazita sur la maksimuma frateca bonvolo kaj plene de respekto al la civilizacio nun finiĝanta ĝia ciklo, starigas, mondamplekse, trans ĉiuj limoj eksteraj kaj internaj al la ESTULO, la jenajn dudek du (22) kunordigantajn gvidliniojn pri la laboro kaj la dediĉado de ĉiuj LABORANTOJ DE LA LUMO:

Gvidlinio 01

Koncepti, starigi, disvolvigi kaj konservi, tra la mondo kaj lau dekses (16) malsimilaj tipologioj  (vidu ANEKSAĴON), milojn da agroekologiaj komunumoj  kiuj povu sekvi ekde apenau liniajn normojn ĝis radiusakoncentrajn strukturojn(mandaloj) kaj kunmetaĵoj pli kompleksaj au miksitaj, sur la pinto de montetoj, sur la plejalto de montoj, sur ebenaĵoj au en naturaj amfiteatroj, ĉiam profitante de la terastekniko pere de apogantaj muroj au muretoj, cele al preciza difino de ĝiaj vibraj limoj kaj de ĝiaj geometriaj karakteristikoj kiel ĉelaj eroj de dekses MONDAJ  RETOJ DE AMFORAJ STACIOJ kiuj, iamaniere, evitu marbordajn regionojn, eĉ se montaj, same la bordoj de riveroj, lagoj au lagetoj, la kerno de arbaroj, naturaj au ne, kaj sismaj regionoj kun granda detrupova potencialo;

Gvidlinio 02

Starigi tiujn komunumojn uzante agroekologiajn solvojn ĉelajn (izolitaj kaj memregantaj, kiel "sendependaj ĉeloj"), kaj lau RETOJ tutmondaj, kaj kiuj, lau eble, devu   sinhavigi fortan kompromison rilate lokaj kaj mikroregionaj realaĵoj kaj ĝiaj naturaj popoloj, dum ili praktiku, unuflanke, kulturojn simbiozajn kaj la tiel nomata “ĝardenistiko de nutraĵoj kaj plantkuraciloj” ĝenerale anstatauante la ĉie uzatajn monokulturojn kaj la grandskalan produktadon de nutraĵoj kaj, aliflanke, ili praktiku, ankau, la ampleksan planedan rearbarigadon;

Gvidlinio 03

Ĉiu el la 16 MONDAJ  RETOJ devu havi kolektivan posedaĵon de la grundoj kaj de la konstruaĵoj, ĝenerale, kaj pluraj tipoj de aliĝo dum ankorau ekzistas la socio-kultura sistemo validanta, krom rezigni al la instrumentoj pri privata posedaĵo de nemoveblaĵoj kaj ĝiaj plibonigaĵoj nemoveblaj, ankau rilate teritoriaj limoj, ĉiuj tipaj, elektante, anstatau ilin, kunprofititaj jurisdikcioj pri respondeco ekologia-media, humaneca, de civila protekto kaj helpo al rifuĝintoj, ĝenerale, ĉiam RETE;

Gvidlinio 04

La jam menciitaj komunumoj nomataj “Amforaj” devu esti organizitaj lau strukturoj akceptantaj la unufamilia modelo de socia kaj komunuma organizo  kaj la infanoj, ekde okjaraĝaj, devu grupiĝi en komunaj loĝejoj — viraj kaj virinaj — sub la gvido de la patroj kaj de la tuta komunumo, lau la paradigmoj de edukado kaj preparado por la komuna vivo en MONDA RETO, kie la tradicia lernejo seria malaperas favore al la rilatoj majstro-disĉiplo kaj de la interago de ĉiuj la kunvivuloj lau temoj kun komuna intereso, uzante specifajn didatikajn spacojn, lau ĉiu fazo au momento de la infano au junulo;

Gvidlinio 05

Ĉiuj maljunuloj kaj nekapabluloj, periode au ĉiame, devu esti akceptitaj por la komunumoj lau la gvidoj adoptitaj de ĉiu RETO. Ĉiuj sin vidu kiel Patroj kaj Patrinoj, Onkloj kaj Onklinoj, Avoj kaj Avinoj, Filoj kaj Filinoj unu de la alian, kaj mondskale, profitante la interŝanĝo inter la RETOJ cele al pli bone  pritrakti la kazojn identigitajn kiel pli kompleksaj;

Gvidlinio 06

Cele zorgi kaj reakiri sanon, ĉiu indivíduo, la komunumoj ĝenerale kaj ĉiuj MONDAJ  RETOJ devu uzi, kreskante, terapioj esence vibraj, energiaj kaj naturaj, krom ekstrasenteblaj teknikoj por serĉi alternativajn rimedojn bazitaj en teknologioj nefizikaj, au iamaniere universalaj, inkluzive uzante helpon de inteligentoj ekstrafizikaj au longe trovitaj lau spaco-tempaj kriterioj kaj la memkuracado uzante internajn rimedoj;

Gvidlinio 07

Individuoj, komunumoj kaj la RETOJ, ĝenerale, klopodu transcendi kreskante Iliajn postulojn por antikvaj religiaj praktikoj, tradiciaj au modernaj, sed klopodu celebri  naskiĝon kaj morton (natura morto de la fizika korpo), studi kaj praktiki gviditajn meditadon, kontemplado kaj kreativecon (danco, muziko, arto uzata por utilaj iloj ĝenerale kaj cele al teknika disvolviĝo),ankau majstri la konsciajn statojn ekster la korpo fizika kaj rekta au ekstrasintebla sperto kun inteligentoj ne teraj, krom kun inteligentoj ne aperantaj fizike, partoprenantoj de ĉiuj regnoj;

Gvidlinio 08

Oni ne bredu animalojn por buĉi, por homa konsumo de viando au de aliaj derivoj, nek por ŝarĝado,esplorado, distrado au akompanado, sed oni zorgu, en la natura medio, la tutan faunon, flauron kaj pejzaĝon, dum ili vivu el nutraĵo precipe frukta kaj kruda;

Gvidlinio 09


Ili uzu, kreeme kaj invente, dum mallonga kaj meza tempoj, plurajn alternativajn fontojn de renovigeblaj kaj ne medio-ĝenantaj energioj, dum ili sin-dediĉu, ankau, al disvolviĝo de para-sciencoj kiel Radioniko, Psikotroniko kaj la Instrumenta Transkomunikado, ankau la spertoj Nifaj,lau ĝiaj pluraj internaciaj fakoj kaj frontoj de dediĉado au agado, serĉante, inkluzive, rompi la kondiĉantilojn altruditaj de la servemaj politikoj pri la kaŝigado, ĝenerale uzitaj por profito de malhonestaj celoj,pri la ĉeesto de  ekstra kaj intra-estuloj en la Tero, ekde nememoreblaj tempoj;


Gvidlinio 10

Ili ne produktu  pli ol la bezono de la komunumo, nek por komerci nek por fabriki  produktojn, sed interŝanĝu, libere, eksperimentojn, inventojn, malkovrojn, sciojn, ĝeneralajn patentojn, modelojn, projektojn, prototipojn, materialojn, semojn kaj junajn arbojn de komuna intereso, disvastigante ne produktojn, sed scion kaj solvojn kiuj garantiu al aliaj komunumoj kaj al aliaj MONDAJ RETOJ reciprokan sendependon kaj kreskantajn nivelojn de kooperado;

Gvidlinio 11

Ĉiu komunumo, el ĉiuj el la dekses (16) MONDAJ RETOJ, memstariĝu sur geografiaj lokoj kun altitudo egala au pli alta ol 720 metroj rilate al nuna Mara nivelo, precipe en regionoj kamparaj, por eviti, tiamaniere, la median detruon de arbaroj kaj arbaretoj kaj ĝi ne kresku troe (ŝveligu), sed  multiobliĝu kiel ĉeloj, organizitaj en RETOJ, MONDAMPLEKSE, kun komunumoj planitaj por minimume 170 loĝantoj kaj, maksimume, 710 ĉiamaj loĝantoj, meznombre, sed kun ebleco akcepti kroman loĝantaron egalan al 10 % de ĝia ordinara loĝantaro, cele al tauga ŝirmo de komunuloj vojaĝantaj regione au tra la mondo;

Gvidlinio 12

Ili ne kunpartigu ideojn celante la starigo de centra, unika, planeda regstaro sed, jes, mem-gvidado por la individuoj kaj por la homaj komunumoj organizitaj en RETOJ, ankau profitante la eblecon partopreni de lokaj, regionaj, kontinentaj, hemisferiaj kaj planedaj kunvenoj por garantii la bezonatan harmonion inter ĉiuj RETOJ kaj ĝiaj rilatoj inter ili kaj la Planedo Gajo (Tero) kaj la Vivo;

Gvidlinio 13

Ili klopodu ne servi al celoj politikaj-partiaj au paramilitaj de iu ajn tipo au speco sed, jes, ili laboru kune por la praktika konstruado de novaj eblecoj por ili mem kaj por ĉiuj, akceptante la morton de la nuna civilizacio kaj de ĝiaj valoroj,kutimoj kaj institucioj kiel procedo tiel natura kiel necesa al la spirita evoluo de la homaro;

Gvidlinio 14


Ili serĉos, por ĉiu stacio kaj por ĉiuj 16 MONDAJ RETOJ, kreskantajn nivelojn de mem-regado, de mem-porvivo rilate al validanta modelo, kiu ne plu estas tauga al la niveloj de konscio kiuj, ĉiutage sin montras eblaj por manifesti en Gajo (Tero),generacio post generacio; 


Gvidlinio 15

Ĉiuj Dekses (16) MONDAJ RETOJ estu kreskante partoprenantaj de la disvolviĝo intensa kaj eksperimenta de iloj malpezaj por flugi; emfaze, en la mallonga tempo, al la solvoj metiaĵaj ebligantaj vertikalaj surteriĝo kaj alĉieliĝo,   kaj serĉu profiti, kiel veturmedio cele al la planeda interkunligo de ĉiuj RETOJ, de gvideblaj balonoj kaj de ultra-malpezaj flugmaŝinoj kun turniĝantaj aloj, krom aliaj rimedoj, ĝis kiam aliaj teknologioj devenu disponeblaj, forigante la transportajn mediojn subtenatajn de ŝoseoj, de tradiciaj fervojoj kaj la uzon de  barkoj;

Gvidlinio 16

Ili klopodu garantii al ĉiu komunulo la rajton koni ĉiujn regionojn de Gajo (Tero) pere de la komunumoj partoprenantaj en la MONDA RETO, kun kio ĉiu pli harmonizis, kaj interŝanĝi spertojn kun loĝantoj de aliaj RETOJ  pere de la interŝanĝo de talentoj, servoj kaj scioj de  komuna intereso; au eĉ pere de la starigo de komunumoj de komuna intereso al ĉiuj MONDAJ RETOJ, administrataj kaj subtenataj kooperative, cele al specifaj celoj au la ŝirmo  de specialaj agoj, inkluzive GVIDMARKILOJ de geodezia intereso kaj aera kaj spaca navigado, LUMTUROJ por la ekologia-arbara kontrolo kaj la liberigo de la procedoj de tenado de la Vivo en GAJO (Tero), DEPONEJOJ por la kunpartigado au kunprofitado de eventualaj kromproduktado ne bezonata kaj apogo al la komunaj misioj au al grupoj pilgrimantaj de    konstruantoj, CENTROJ  pri produktado kaj de kovado de teknikaj iniciatoj kaj de supera esploro, KOLONIOJ pri akceptado, pri urĝaj zorgoj,  pri intensa trejnado kaj pri la entenado de rifuĝintoj ĝenerale kaj BAZOJ au grupoj de bazoj interplanedaj libere oferitaj al uzo por popoloj neteraj (neteruloj);

Gvidlinio 17

Ĉiu MONDA RETO povu adopti, dum la tempo, vestojn kaj piedvestojn karakterizajn de ĝi, kaj ankau, kune, povu defini elementojn identigantajn por la kolektiva rekono de la specialaj  roloj au spertecoj kiuj la komunumo decidu emfazi au rekoni en kelkaj el ĝiaj membroj, jame au ĉiame;

Gvidlinio 18

Ili rekonu en ĝiaj maljunuloj, viroj kaj virinoj, kreskante, la kondicon de lokaj leĝfarantoj kaj arbitraciantoj, estante la respondeco de la komunumoj kaj de la MONDAJ RETOJ, kunigitaj en asembleoj, solvi konfliktojn pri interesoj au demandojn kaj la decidoj pri direktoj kaj procedoj cele la gvidadon de ĝiaj respektivaj evoluantaj procedoj kaj de la monda komunumo;

Gvidlinio 19

Ne ekzistu kaj oni ne apogu starigon de teritoriaj limoj de iu ajn tipo, sed nur la starigo de jurisdikcioj pri respondeco ekologia-media RETE kaj cele al kooperativa regado de naturaj rimedoj  dum la demandoj por ili ne povu esti anstatauigitaj por aliaj solvoj au eĉ forigitaj. Alternativaj rimedoj, tradiciaj au ne, por generado de elektro,de trakcio, de transportiloj, de komunikiloj, de materialoj ĝenerale kaj por la resanigo individua kaj kolektiva, inter aliaj rimedoj, estu kore kaj sindoneme kunpartigitaj inter ĉiuj  MONDAJ  RETOJ pere de komunaj procedoj kiuj estu oportune starigitaj;
  
Gvidlinio 20


Kunvenoj lokaj, regionaj, kontinentaj, hemisferiaj kaj tutmondaj signu la renkontoj de la RETOJ inter ili kaj de la komunumoj de kiuj partoprenas ĉiu el ili, ĉiam esperante okazigi fratecon inter ĉiuj, krei la kondicojn taugajn por la plena manifestado de la vivo en ĉiuj ĝiaj esprimoj kaj la kunagado reciproka rilate temoj de intereso de la kunpartoprenantaj partoj;


Gvidlinio 21

La Dekses (16) MONDAJ RETOJ — ĝenerale nomataj ARAMOJ, vorto signifikante “fratecigitaj” au “kunfrataroj”elektu tutmonde unun nomon por la Planedo Tero, tio estu  "GAJO",  same la nomon JAMASIO por ciuj loĝantoj en iu el la 16 "AMFORAJ Nacioj", dum ili kontaktu eksterulojn ĝenerale, kaj ankau inteligentojn ne esprimitaj fizike en nia spaco-tempa dimensio,  kaj praktiku la plej bonajn rilatoj de reciproka respekto kaj kooperado cele la bonfarto de ĉiuj  hierarkioj de la Homa Regno, reprezentitaj au ne en GAJO, kaj kunlaboru, ĉiam kiam petataj, kun individuoj, kun grupoj, izolitaj au nomade kampaditaj kiuj, kauze de iu ajn motivo au kialo, trovis malfacilaĝojn por ŝirmiĝi en unu el la Dekses (16) MONDAJ RETOJ de  AMFORAJ KOMUNUMOJ ("Amforaj Nacioj" au ARAMOJ ) dum, au eĉ poste, la eventoj koncernante la rompfazon de la nuna kultura modelo, kiel etaĝo de la Transiro Pesilo – Amforo;

Gvidlinio 22

Ĉiuj komunumoj, de ĉiuj 16 MONDAJ RETOJ DE AMFORAJ KOMUNUMOJ("Amforaj Nacioj" au ARAMOJ), havu, en ĝiaj instalaĵoj, taugaj lokoj por surteriĝo au manifestado de maŝinoj, muntaĵoj au ekipaĵoj por ne-grundaj veturado    (vimanoj, igai-maoj kaj aliaj plurspecaj flugmaŝinoj),  alvenataj el iu ajn sistemo kultura de la spaco au ligitaj al aliaj planedoj, kun kiuj ĉiu komunumo povu kontakti fizike au hiperfizike,remetante GAJON kaj ĝia loĝantaro en la kuntekstoj pli grandaj de la UNUIĜITA-Sidera Konscio kiel TUTAĴO kaj de ĝia unika HOMA esprimo, ne nur kiel tera fenomeno, sed kiel realaĵo kosma-universala kaj ĉiela, sendepende de la aspektoj morfologaj de la esprimoj fizikaj kaj ne-fizikaj de la aktoroj partoprenantaj en tiu procedo.


ANEKSAĴO
"Amforaj Nacioj"

(Lasta ĝisdatiĝo de tiu aneksaĵo: la 8-an de Aprilo, 2011)
Lingvo de referenco: Brazila Portugala lingvo


(01) La listo sube alnomigas la Dekses (16) MONDAJN RETOJN de intencaj komunumoj, kun karaktero pacama, ekologia, reenkarniĝanta, transdimensia kaj interplaneda  (malfermitaj al la ĉeesto de estuloj ekster-teraj kaj intra-teraj, same al la ĉeesto de spacaj kaj hiperfizikaj civilizacioj,  ankorau ne agnostikitaj por la nunaj generacioj kaj por la reganta kulturo), kiuj devu inauguri la AMFORAN CIVILIZACION en la Planedo Gajo (Tero) el la solidara kaj kunlabora ŝirmo de la   restantuloj de la procedo PESILO-AMFORO (Transiro Pesilo-Amforo).

(02) Tiuj 16 MONDAJ RETOJ estas esprimo, en Planedo Gajo (Tero) kaj en la Fizika Plano de la manifestado de la dekses (16) hierarkioj, ordoj, falangoj au ŝiparoj sub kiuj sin organizas, pere de kunrilatoj, la popoloj de la spaco kaj interplanedaj, el pluraj originoj, ĉiuj reprezentataj en la influzono de la tiel nomata TERA PROJEKTO, tiu estas, la liberigo de la Planedo, ĝia reakiro cele al novaj evoluigantaj celoj, la reenmeto de ĝeneralaj kondicoj de Viv-memtenado, la adekvatigo genetika de la eblecoj biologiaj (korpoj) cele al naskiĝo de animoj homaj individuigitaj en teraj fizikaj korpoj — animoj tiaj same el pluraj originoj sideraj – kaj  kontrolo de la kondicoj cele al la evoluo de ĝiaj respektivaj procedoj, ankau la plena kaj malfermita montriĝo de tiuj hierarkioj pere de  la ĉiutaga kunvivado kun la teruloj (Jamasioj), en kreskanta procedo. 



(03) La jam menciitaj 16 MONDAJ RETOJ estas en procedo de formiĝo kaj de rekoniĝo, kaj la komunumoj en nuna starigo, la plejparto el ili, ankorau (2011 pK) ne estas grupitaj lau kunrilato kaj, same, en la plejparto de ili, ankorau ne sekvas la karakterizantajn normojn de ĉiu el al dekses (16) MONDAJ RETOJ DE  AMFORAJ KOMUNUMOJ malkovritaj por la AMFORA AGENDO. Pluraj iniciatoj estas ankorau disirigitaj, difuzaj, ne rekonigante al si mem kaj unu la alian, nenion au malmulton sciante pri la rilato ili havas inter si, kvankam forte ligitaj en la konsciaj planoj pli subtilaj, kie ĝiaj aktoroj troviĝas pli lucidaj kaj malpli alligitaj al la valoroj kulturaj ankorau regantaj, individue kaj kolektive.
 
(04) La 16 MONDAJ RETOJ menciitaj — alnomitaj "Amforaj Nacioj" — troviĝas poste signitaj por la 16 nomoj “ŝlosilaj” au “mantraj”, en la Portugala lingvo de Brazilo, kie tiaj “ŝlosiloj” estis registritaj el pluraj psikaj fontoj kaj, por tia kauzo mem, anonimaj.

(05) Cele al prezentado, unu al alian, tiuj RETOJ devu sin ĉeesti en la Interreto kun mempropreco kaj memttt-ejoj (.ORG) kie ĉiu devu, krom emfazi la nomon kun kiu ĝi  kunrilatas, malfermi ĝiaj respektivaj prezentoj kun unu ligilo (URL) de aliro al ĝisdatigita elektronika adreso (ttt-ejo) de la AMFORA AGENDO: http://agendaaquariana.blogspot.com .

(06) La formala komunikado kun la aliaj RETOJ jam mem-identigitaj plenumos la procedon. Se hazarde okazu duobla au triobla montriĝo, la grupoj koncernataj devu serĉi la adekvata kompreno por superi la ŝajnajn senelirajn situaciojn, konsidere ke la 16 MONDAJ RETOJ DE AMFORAJ KOMUNUMOJ havas mezlongan tempon por fari la bezonatajn alĝustigojn,inkuzive pere de fandoj, malvolvoj kaj rearanĝoj, revizado de temoj kaj de modeloj, inter aliaj instrumentoj kooperativaj kaj fratecaj.

(07) Ne ekzistas formala planeda au internacia estreco, sed nur komunikado RETE farita pere de estrecoj de ĉiu RETO MEM-IDENTIGITA au de grupoj kaj de iniciatoj kiuj estu vivanta la procedo de MEM-IDENTIGO, fakto kiu formu, dum la tempo,   la 16 "naciojn" estontaj kaj kiuj havu la Planedon GAJO (Tero) kiel teritorio tiel libera kiel komuna.

                   
16 MONDAJ RETOJ AMFORAJ



Gras-tipe, oni legu la RETOJn jam mem-identigitaj.

La nuna numera ordigo estis nur publikigita en la 18an de Junio de 2008.


(01) Monda Reto ALFA de Amforaj Komunumoj

(02) Monda Reto SUNA  de Amforaj Komunumoj

(03) Monda Reto GAMA de Amforaj Komunumoj

(04) Monda Reto NATURA de Amforaj Komunumoj

(05) Monda Reto LUMO de Amforaj Komunumoj


(06) Monda Reto KRISTALO de Amforaj Komunumoj


(07) Monda Reto CHIELARKO de Amforaj Komunumoj


(08) Monda Reto AURORO de Amforaj Komunumoj
(09) Monda Reto MANDALO de Amforaj Komunumoj

(10) Monda Reto PLATENO de Amforaj Komunumoj

(11) Monda Reto RAMO de Amforaj Komunumoj

(12) Monda Reto SAFIRO de Amforaj Komunumoj

(13) Monda Reto LOTUSO de Amforaj Komunumoj

(14) Monda Reto ORIONO de Amforaj Komunumoj

(15) Monda Reto RUBENO de Amforaj Komunumoj

(16) Monda Reto VIOLO de Amforaj Komunumoj


Kontakto kun la Teamo de Tradukistoj de tiu retpaĝaro (en Brazila portugala lingvo):


Dankon!

Komisiono pri la Disvastigo de la Amfora Agendo (Brazilo)

Apogo/Kunlaboro: Aurora Reto - www.redeaurora.org.br

Fino